La Islama konkero de Magrebo pluigis la jarcenton de rapida araba islama milita etendo post la morto de Muhammad en 632. Ĉirkaŭ 642, la Araboj jam kontrolis Mezopotamion, Egiption kaj Sirion, estis invadintaj Armenion, kaj estis konkludintaj sian konkeron de la Persa Imperio per sia venko super la persa armeo ĉe la Batalo de Nihaŭand (Nehavand). Estis tiam kiam la arabaj militekspedicioj en Nordafrikajn regionojn okcidente de Egiptio estis unuafoje lanĉitaj, kaj ili pluis dum jaroj favore al la etendo de Islamo.
En 644 ĉe Madinah, la kalifo Umar (Omar) estis sukcedita de Utman (Otman), dum kies dekdujara regado Armenio, Kipro, kaj la tuto de Irano, estis aldonitaj al la kreskanta Islama Imperio; poste Afganio kaj Nordafriko ricevis ĉefajn invadojn; kaj la islamaj marrabadoj etendiĝis el Rodoso al la sudaj marbordoj de la Iberia Duoninsulo. La ŝiparo de la Bizanca Imperio estis venkita en la orienta Mediteraneo.
Plej ofte oni indikas tri tajdojn de arabaj invadoj laŭlonge de la diversaj landoj de Nordafriko.